Berlino
ĉefurbo kaj federacia lando de Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg kaj Reinickendorf.
Berlino | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
germane Berlin | |||||||
Ĉefurbo kaj federacia lando | |||||||
| |||||||
flago | blazono | ||||||
| |||||||
| |||||||
Oficiala nomo: Berlin | |||||||
Lando | Germanio | ||||||
Federacia lando | Berlino | ||||||
Distriktoj | |||||||
Historiaj regionoj | |||||||
Historiaj partoj | Orienta Berlino, Okcidenta Berlino | ||||||
Aŭtovojoj | A 10, A 100, A 103, A 104 A 111, A 113, A 115, A 117 |
||||||
Najbaras kun | Brandenburgio Germanio | ||||||
Konataj lokoj | |||||||
Riveroj | Spree, Havel | ||||||
Situo | Berlino | ||||||
- alteco | 34 m ü. NHN [+] | ||||||
- koordinatoj | 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)52.51666666666713.4 | ||||||
Plej alta punkto | Arkenberge [+] | ||||||
- alteco | 121,9 m ü. NHN [+] | ||||||
- koordinatoj | 52° 38′ N, 13° 24′ O (mapo)52.6399313.40769 [+] | ||||||
Akvokolektejo | 891,12 km² (89 112 ha) [+] | ||||||
Areo | 891,82 km² (89 182 ha) | ||||||
Loĝantaro | 3 755 251 (en 2022) | ||||||
- de metropolo | 5 000 000 | ||||||
Denseco | 4 210,77 loĝ./km² | ||||||
Malneta enlanda produkto | 179,4 Mrd. € (2022) | ||||||
MEP je kapo | 48 147 € (2022) | ||||||
Ŝuldoj | 61,8 Mrd. € (2023-03-31) | ||||||
Unua skriba mencio | 1237 | ||||||
Regantaj partioj | CDU kaj SPD | ||||||
Reganta urbestro | Kai Wegner (CDU) (ekde 27-a de aprilo 2023) |
||||||
Prezidento de deputitejo | Cornelia Seibeld (CDU) | ||||||
Parlamento | |||||||
21
34
34
52
16
2
21 34 34 52 16 2
|
|||||||
Lasta baloto | 12-a de februaro 2023 | ||||||
Sekvonta baloto | 2026 | ||||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||||
Poŝtkodo | 10001 – 14199 | ||||||
Tel. antaŭkodo | +49 (0)30 | ||||||
ISO 3166 | DE-BE | ||||||
Aŭtokodoj | B | ||||||
Esperanto-asocio | Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio (ELBB) | ||||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||||
Nomo | Palacoj, Parkoj de Potsdam kaj Berlin | ||||||
Jaro | 1990 (14) | ||||||
Numero | 532 | ||||||
Regiono | Eŭropo | ||||||
Kriterioj | i, ii, iv | ||||||
|
|||||||
|
|||||||
|
|||||||
Berlino | |||||||
Vikimedia Komunejo: Berlin | |||||||
Retpaĝaro: www.berlin.de | |||||||
Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.