Socialdemokratia Partio de Germanio
partio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Socialdemokratia Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Germanio (apud la kristandemokratia partio CDU). Ĝi ankaŭ estas la plej maljuna partio de Germanio.
Socialdemokratia Partio de Germanio | |
---|---|
Sozialdemokratische Partei Deutschlands | |
politika partio en Germanio • granda partio • socialdemokratia partio | |
Lando | Germanio |
Estro | Saskia Esken kaj Norbert Walter-Borjans |
Fondiĝo | La 23-an de majo 1875 |
Ĉefa sidejo | Willy Brandt-Haus, D-10911 Berlino |
Ideologio | Socialdemokratio, demokratia socialismo, centrismo |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio, en Eŭropa Unio: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj |
Junulara organizaĵo | Jusos |
Retejo | https://www.spd.de/ |
Socialdemokratia Partio de Germanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sozialdemokratische Partei Deutschlands | |||||
politika partio en Germanio • granda partio • socialdemokratia partio | |||||
Komenco | 23-a de majo 1863 vd | ||||
Antaŭe | General German Workers' Association • Social Democratic Workers' Party of Germany • Social Democratic Party in the GDR vd | ||||
Poste | Spartakistoj • Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd | ||||
Lando(j) | Germanio • Vajmara Respubliko • Germana Imperiestra Regno vd | ||||
Ideologio |
socialdemokratio • kontraŭfaŝismo • poreŭropismo • atlantikismo | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Kevin Kühnert • Franz Müntefering • Olaf Scholz • Klaus Uwe Benneter • Hubertus Heil • Andrea Nahles • Yasmin Fahimi • Katarina Barley • Hubertus Heil • Lars Klingbeil vd | ||||
Ĉefestro(j) | Saskia Esken • Lars Klingbeil • Kurt Schumacher • Erich Ollenhauer • Willy Brandt • Hans-Jochen Vogel • Björn Engholm • Johannes Rau • Rudolf Scharping • Oskar Lafontaine • Gerhard Schröder • Franz Müntefering • Matthias Platzeck • Kurt Beck • Frank-Walter Steinmeier • Franz Müntefering • Sigmar Gabriel • Martin Schulz • Andrea Nahles • Norbert Walter-Borjans vd | ||||
Membro de | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Progresema Alianco • Socialista Internacio • Eŭropa Movado Germanio • Laborista kaj Socialista Internacio vd | ||||
Filioj | SPD Baden-Württemberg • BayernSPD • SPD Berlin • SPD Brandenburg • SPD Bremen • SPD Hamburg • SPD-Landesverband Hessen • SPD Mecklenburg-Vorpommern • Q2207537 • SPD North Rhine-Westphalia • SPD Saarland • SPD Sachsen • Q2207547 • SPD Schleswig-Holstein • Sozialdemokratische Partei Deutschlands. Landesverband Thüringen • Q117600119 • Q123821085 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La komenco de la partio estis la agado de politikistoj kaj pensuloj kiel Ferdinand Lasalo kaj Edward Bernstein, kiuj subtenis socialismon kaj vidis la vojon al ĝia realiĝo kunlabore kun la ŝtato. La partio havas siajn radikojn en la germana laborista movado, kaj en la pasinteco pli emis al la socialisma ideologio, kaj ankoraŭ estas membro de la Socialisma Internacio, kaj membro de la eŭropa ombrela partio la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
La partio servis komence de sia ekzisto kiel la voĉo de la germana laborista movado, kaj en la tempo de la Germana Imperiestra Regno kelkfoje estis la plej potenca partio en la Reichstag, kreante disbranĉigan mekanismon de "ŝtato ene de ŝtato". Post la germana malvenko en la unua mondmilito en 1918 la partio estis inter la fondintoj de la Vajmara Respubliko, kiam la partiulo, Friedrich Ebert, fariĝis la unua prezidanto de la respubliko.
De 1998 ĝis 2005 ĝi formis la germanan registaron en koalicio kun la verda partio; en 2005-2009 kaj ekde 2013 formas ĝin en "granda koalicio" kun la kristandemokratia partio CDU. En 2013, ĝi markis 150 jarojn de sia fondiĝo, kun pli ol 600.000 membroj. La partio nuntempe havas ĉirkaŭ 12.500 filiojn organizitajn en 350 subdistriktoj kaj dudek distriktoj, kaj kunigas ene de ili ĉirkaŭ 600.000 partianojn.
La nuntempaj geprezidantoj de SPD estas Saskia Esken kaj Norbert Walter-Borjans.
En majo 2017 la Socialdemokrata Partio de Germanio deklaris BDS antisemita organizo.
Vorwärts estas gazeto kreita en 1876 kiel "centra organo de socialdemokratio en Germanio". Ĝis la nuntempo ĝi estas la partia gazeto de la Socialdemokratia Partio de Germanio.