Socialista Internacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Socialista Internacio (SI) estas internacia organizaĵo kiu grupigas la socialistajn kaj socialdemokratajn partiojn de la tuta mondo.
Socialista Internacio | ||
---|---|---|
politika internacio | ||
Komenco | 3-a de junio 1951 vd | |
Sidejo | Londono | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Georgios Andrea Papandreu • António Guterres • Pedro Sánchez Pérez-Castejón vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | volontula asocio | |
Ĝi sekvas la tradicion de la 2-a Internacio, kiu estis kreita en 1889. La nuna formo kaj organizado naskiĝis en 3-an de junio 1951 post la Dua mondmilito.
La organizaĵon formas ĉefe reformismaj partioj, kaj estis dum la komencoj forte kontraŭkomunista. En la 70-aj jaroj ĝi forte apogis la reformistajn partiojn en Hispanio kaj Portugalio, post la fino de la respektivaj diktaturoj. En la 80-aj jaroj ĝi apogis la reĝimon de la sandinistoj en Nikaragvo, kaj akceptis plurajn partiojn de la ekskoloniaj landoj. En la 90-aj jaroj la plej grava trajto estis la akcepto de diversaj post-komunistaj partioj, ĉefe en Orienta Eŭropo, sed ankaŭ aliloke, plej karakterize la Demokratoj de Maldekstro (DS) de Italio.
Al la Internacio estas asociita la Partio de la Eŭropaj Socialistoj, la organizaĵo je eŭropunia nivelo, kiu formas relativan plimulton de la Eŭropa Parlamento.
La nuna ĝenerala sekretario de la SI estas Benedicta Lasi (Ganao) kaj la nuna prezidanto estas la ĉefministro de Hispanio, Pedro Sánchez, kiuj ambaŭ estis elektitaj ĉe la lasta SI Kongreso okazigita en Madrido, Hispanio, en novembro 2022. La antaŭ prezidanto ekde la jaro 2006 estas Georgios Andrea Papandreu, gvidanto de la Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) kaj antaŭ li estis António Guterres de la Socialista Partio de Portugalio.