Hispanio
lando en sudokcidenta Eŭropo en duoninsulo Iberio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hispanio, Hispanujo, reĝlando Hispanio aŭ Hispana ŝtato (hispane kaj galege: España, Reino de España, eŭske: Espainiako Erresuma, okcitane: Reialme d'Espanha, katalune: Regne d'Espanya), estas suverena kaj sendependa ŝtato kaj membro de Eŭropa Unio. Ĝi estas demokratia kaj sociala ŝtato kies regado estas parlamenta monarkio. Ĝia teritorio, kies ĉefurbo estas Madrido, okupas la plejparton de la Iberia Duoninsulo, al kiu aldoniĝas la arkipelago Balearoj (en la okcidenta Mediteraneo), la arkipelago Kanarioj (en la nordorienta Atlantiko), la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo en norda Afriko, kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. La enklavo Llívia en la Pireneoj konsistigas la aron de teritorioj kune kun la insulo Alborano, la insuloj Kolumbretoj kaj aro de insuloj kaj insuletoj antaŭ ĝia marbordo.
Hispanio havas areon de 504.645 km², kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post Rusio, Ukrainio kaj Francio. Kun meza alteco de 650 metroj super la marnivelo, ĝi estas la kvina plej montara lando de Eŭropo, post Svislando, Aŭstrio, Andoro kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de 2009.
Laŭ la hispana konstitucio, la kastilia / hispana estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En 2006, ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj (kelkfoje en dulingva situacio kun alia hispania lingvo).[1] Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.
La duoninsula teritorio kundividas landlimojn kun Francio kaj Andoro norde, kun Portugalio okcidente kaj kun la brita teritorio Ĝibraltaro sude. En ĝiaj afrikaj teritorioj, ĝi havas landlimojn terajn kaj marajn kun Maroko. Ĝi kundividas la suverenecon sur la insulo de la Fazanoj en la elfluejo de la rivero Bidasoa.