Unesko
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj pri eduko, scienco, kaj kulturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].
Unesko | |||||
---|---|---|---|---|---|
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj • internacia organizaĵo • interregistara organizaĵo • organizaĵo | |||||
Komenco | 16-an de novembro 1945 | ||||
Antaŭe | Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 0″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)48.852.30611111 | ||||
Sidejo | Place de Fontenoy, Parizo, Francio | ||||
Adreso | 7, place de Fontenoy 75007 Paris | ||||
| |||||
Tipo | Faka organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj | ||||
Celo | edukado, scienco kaj kulturo | ||||
Ĉefestro(j) | Audrey Azoulay • Kōichirō Matsuura • Federico Mayor Zaragoza • Amadou-Mahtar M'Bow • René Maheu • Vittorino Veronese • Luther H. Evans • John Wilkinson Taylor • Jaime Torres Bodet • Julian Sorell Huxley • Irina Bokova vd | ||||
Membro de | Global Citizen Science Partnership vd | ||||
Estr(ar)o | Audrey Azoulay | ||||
Buĝeto | 653 milionoj da dolaroj[1] | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | UNESCO Chair on Cyberspace and Culture • Scientific Committee on Problems of the Environment • Uneska Instituto por Statistiko • Irana Unesko-komisiono • Hylean Amazon Institute vd | ||||
Posedatoj | The Symbolic Globe • Sidejo de Unesko vd | ||||
| |||||
Ĝisdatigo | 2017-12-10 | ||||
Retejo | https://unesco.org | ||||
https://twitter.com/unesco/ | |||||
Unesko estis fondita la 16-an de novembro 1945. Ĝia antaaŭĵo estis la Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro de la Ligo de Nacioj.
Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.
En 2017, Unesko havas 195 membro-ŝtatojn kaj 11 observantojn[4].
Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj[5].
Konservi, revigligi kaj antaŭenigi lingvan diversecon en la mondo estas en la kerno de la misio de Unesko, en la pli larĝa perspektivo antaŭenigi daŭripovvan evoluigon, fortigo de paco kaj repacigon en socioj[6].