Jaime Torres Bodet
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaime Mario Torres BODET (Meksikurbo, la 17-an de aprilo 1902 - samloke, la 13-an de majo 1974) estis diplomato, publika funkciulo, verkisto, eseisto kaj poeto meksika, Ĝenerala Direktoro de UNESKO de 1948 ĝis 1952. Lia taskaro por la alfabetigo estis agnoskita, krom la plibonigo de la politiko de eksteraj rilatoj dum la komenco de la Malvarma Milito. Li memmortigis en 1974.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Jaime Torres Bodet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1902 (1902-04-17) en Barcelono | ||||
Morto | 13-an de majo 1974 (1974-05-13) (72-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Rotonda de las Personas Ilustres vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd | ||||
Partio | nenio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • diplomato • politikisto • ministro vd | ||||
Laborkampo | diplomatio • politiko • beletro • poezio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estis membro de la literatura grupo Los Contemporáneos (la samtempuloj).
Kiel funkciulo li laboris por la oficejoj de tri Prezidantoj de Meksiko.
Kiel diplomato li jam postenis antaŭ la Dua Mondmilito en Madrido, Hago, Parizo, Bonaero kaj Bruselo. El 1955 al 1958 li estis ambasadoro en Francio.