Lichtenberg[LIŜtenberk] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 52,29 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 259 563 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 961 loĝantoj po km². La distrikto Lichtenberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas oriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Centro de la urbodistrikto estas la samnoma urba kvartalo Lichtenberg, kaj senpere najbaras la pli suda kvartalo Rummelsburg, kie situas interalie la urba Zamenhof-parko.
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj loĝlokoj de la nomo Lichtenberg. Vidu la apartigan liston Lichtenberg.
Rapidaj faktoj distrikto de Berlino, Administrado ...