Maria Preĝejo de Berlino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Maria Preĝejo - germane Marienkirche - estas unu el la plej malnovaj kristanaj preĝejoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. Ĝi situas en la historia kerno de Berlino, en la centra urboparto Berlin-Mitte, kaj dediĉiĝas al la kristana sanktulino Maria. Dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR la historia preĝejo apartenis al la orienta parto de la urbo. Inter la jaroj 1965 kaj 1969 tuj najbare de la mezepoka preĝejo estis kreita vasta modernisma placo, la Aleksandra Placo de Berlino, kie troviĝas interalie la televida turo de Berlino kaj la Ruĝa Urbodomo. Preskaŭ ĉiuj aliaj konstruaĵoj de la iama "maria kvartalo" de la mezepoka urbo cele al la kreo de tiu placo estis forigitaj. Apud la preĝejo konstruiĝis granda strato, kiu ricevis la nomon de la komunisto Karl Liebknecht. La preĝejo ankoraŭ uziĝas laŭ sia origina celo kiel ejo por kristanaj diservoj kaj estas la hejmo de luteranisma paroĥo.