Kristandemokrata Unio de Germanio
partio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kristandemokrata Unio de Germanio (germane Christlich Demokratische Union Deutschlands, CDU) estas partio en Germanio. Pluraj el la germanaj kancelieroj anis en ĝi; en 2005 ĝia Angela Merkel elektiĝis kancelierino.
Kristandemokrata Unio de Germanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
granda partio • frata partio • politika partio en Germanio | |||||
Komenco | 26-a de junio 1945 vd | ||||
Antaŭe | Kristandemokrata Unio de Germanio (GDR) vd | ||||
Geografia situo | 52° 30′ 23″ N, 13° 21′ 5″ O (mapo)52.50638888888913.351388888889 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Konrad-Adenauer-Haus | ||||
| |||||
Ideologio |
kristana demokratio • konservativismo • liberala konservativismo • poreŭropismo | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Paul Ziemiak • Bruno Heck • Konrad Kraske • Kurt Biedenkopf • Heiner Geißler • Volker Rühe • Peter Hintze • Angela Merkel • Ruprecht Polenz • Laurenz Meyer • Volker Kauder • Ronald Pofalla • Hermann Gröhe • Peter Tauber • Annegret Kramp-Karrenbauer vd | ||||
Ĉefestro(j) | Friedrich Merz • Konrad Adenauer • Ludwig Erhard • Kurt Georg Kiesinger • Rainer Barzel • Helmut Kohl • Wolfgang Schäuble • Angela Merkel • Annegret Kramp-Karrenbauer • Armin Laschet vd | ||||
Membro de | Eŭropa Movado Germanio • Eŭropa Popola Partio • Centrodemokratia Internacio • Internacia Demokratia Unio vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Union Betriebs-Gesellschaft mit beschränkter Haftung • Konrad-Adenauer-Haus vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Kristandemokrata Unio de Germanio | |
---|---|
Christlich Demokratische Union Deutschlands | |
granda partio • frata partio • politika partio en Germanio | |
Lando | Germanio |
Estro | Friedrich Merz |
Fondiĝo | Post la Dua Mondmilito |
Ĉefa sidejo | Klingelhöferstraße 8, 10785 Berlino |
Ideologio | Kristana demokratio, centrismo |
Internacia aliĝo | Centrodemokratia Internacio kaj Internacia Demokratia Unio |
Junulara organizaĵo | Junge Union |
Retejo | www.cdu.de |
CDU estis fondita post la Dua Mondmilito, kiam la venkintaj aliancanoj permesis denove fondon de partioj. Ĝiaj fondintoj estis liberaldemokratoj, politikaj katolikoj, kristan-socialuloj, konservativuloj kaj naciistoj. La fundamenta programo de CDU parolas pri la "kristana koncepto pri la homo kaj lia respondeco antaŭ Dio". Ĝia membildo estas tiu de "kristan-demokrata, liberala kaj konservativa partio de la centro". Male al la iama katolika "Centro" (Zentrumspartei) CDU celas aliancigi ĉiujn kristanajn konfesiojn en unu politika partio. Tamen ĝi akceptas ankaŭ homojn kun aliaj kredfundamentoj.
Kiel partio sur tutfederacia nivelo, CDU ekzistas ekde 1950. Apartaĵo de CDU estas, ke ĝi rezignis politikan aktivadon en unu el la germanaj regionaj ŝtatoj, nome Bavario. Tie agadas Kristansociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern, CSU). Kun ĝi CDU havas komunan frakcion en la federacia parlamento.