Faŝismo , en la strikta signifo de la vorto , estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini , reganta en Italio dum la jaroj 1922 -1943 . Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20-a jarcento en Eŭropo. Influita de nacisindikatismo , faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito , kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro , male al liberalismo , marksismo , kaj eĉ al tradicia konservatismo .
Rapidaj faktoj politika sistemo • politika ideologio • politika movado, Poste ...
Fermi
Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio De Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria De Vecchi.
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino , 1937. Ilia politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[1]
Flago de la Nacia Faŝisma Partio, montrante fasces , unua simbolo de itala Faŝismo.
Membroj de la organizo Piccole Italiane (italinetoj), nome organizo por junulinoj ene de la Nacia Faŝisma Partio en Italio.
José Antonio Primo de Rivera , fondinto de la faŝismeca partio Hispana Falango .
Faŝistoj en Brazilo, 1935 .
Seigō Nakano , faŝisma politikisto en Imperia Japanio .
Faŝistoj en Grekio en 2012.
Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo , la hispana falangismo aŭ multe pli malproksime la movado alt-right de Usono, kvankam por tiuj tendencoj estus pli neŭtrala termino aŭtoritatismo .[2]