Liberalismo
politika kaj ekonomia doktrino pri individua libereco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Liberalismo estas politika filozofio aŭ mondrigardo konstruita en ideoj de libereco kaj egaleco.[1] Liberaluloj apogas larĝan aron de vidpunktoj depende de sia kompreno de tiuj principoj, sed ĝenerale ili apogas ideojn kiel ekzemple liberaj kaj justaj balotadoj, civitanrajtoj, gazetara libereco, religia libereco, libera komerco, kaj privata posedrajto.
Liberalismo | ||
---|---|---|
politika filozofio • politika ideologio | ||
Liberalismo unue iĝis klara politika movado dum la Klerismo, kiam ĝi iĝis populara inter filozofoj kaj ekonomikistoj en la okcidenta mondo. Liberalismo malaprobis heredajn privilegiojn, ŝtatan religion, absolutan monarkion kaj la Didevena Rajto de Reĝoj. La filozofo John Locke de la 17-a jarcento ofte estas meritigita pro fondado de liberalismo kiel klara filozofia tradicio. Locke argumentis ke ĉiu homo havas naturon rekte al vivo, libereco kaj posedrajto[2][3][4][5][6][7] kaj laŭ la socia kontrakto, registaroj ne rajtas malobservi tiujn rajtojn.
Liberaluloj kontraŭbatalis tradician konservativismon kaj serĉis anstataŭigi absolutismon en registaroj per reprezenta demokratio kaj la jura hegemonio (Egaleco antaŭ la leĝo kaj Jurecebleco).
La revoluciuloj de la Glora Revolucio, Usona Revolucio, segmentoj de la Franca Revolucio (kiel ekzemple la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj), kaj aliaj liberalaj revoluciuloj de tiu tempo uzis liberalan filozofion por pravigi la armitan forigon de tio kion ili vidis kiel tirana reĝimo. Dum la deknaŭa jarcento liberalaj registaroj establiĝis en landoj en tuta Eŭropo, Hispanameriko, kaj Nordameriko.[8] En tiu periodo, la domina ideologia kontraŭulo de liberalismo estis klasika konservativismo.
Dum la 20a jarcento, liberalaj ideoj disvastiĝis eĉ plu, ĉar liberalaj demokratioj trovis sin sur la venka flanko en ambaŭ mondmilitoj. Liberalismo survivis ankaŭ al ĉefaj ideologiaj defioj el novaj opoziciantoj, kiaj faŝismo kaj komunismo. En Eŭropo kaj Nordameriko, ekzistis ankaŭ la pliiĝo de sociala liberalismo [9][10], kiu estas rilata kun socialdemokratio en Eŭropo. La signifo de la vorto "liberalismo" komencis diverĝi en disversaj mondopartoj, do pli for el la okcidenta mondo.
Klasika liberalismo estas termino fabrikita de libertarianismaj politikaj teoriistoj je la 20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo, estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de John Locke al Adam Smith al Frédéric Bastiat al Ludwig von Mises al Friedrich August von Hayek al Anthony de Jasay, de filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studigas kaj antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de registaroj. Vidu artikolon Libertarianismo.