Hispana Falango
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hispana Falango (Falange Española) estas ekstremdekstra politika movado naskiĝinta dum la 1930-aj jaroj. Ĝi estis totalisma klerikisma politika organizo fondita de José Antonio Primo De Rivera en 1933 kontraŭe al la Dua Hispana Respubliko. Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciista flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unika partio en Hispanio, inter 1939 kaj 1975.
Rapidaj faktoj politika partio en Hispanio, Komenco ...
Hispana Falango | ||
---|---|---|
Falange Española | ||
politika partio en Hispanio | ||
Komenco | 29-a de oktobro 1933 vd | |
Fino | 15-a de februaro 1934 vd | |
Antaŭe | Movimiento Español Sindicalista vd | |
Poste | Hispana Falango vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Ideologio |
hispana naciismo • katolikismo • naci-sindikatismo • naciismo • monarkiismo • faŝismo • Falangism | |
Fondinto(j) | José Antonio Primo de Rivera • Rafael Sánchez Mazas • Julio Ruiz de Alda vd | |
Ĉefestro(j) | José Antonio Primo de Rivera vd | |
Fermi
Anoj de tiu partio estis nomitaj falangistoj.