Mallongfingra certio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mallongfingra certio aŭ Ĝardena certio, Certhia brachydactyla, estas eta paserina birdo kiu troviĝas en arbaroj en multe de la pli varmaj regionoj de Eŭropo kaj en norda Afriko. Ili havas ĝenerale pli sudan distribuadon ol la alia eŭropa specio de arbogrimpulo nome la Longfingra certio, kun kiu ĝi estas facile konfuzita kie ambaŭ teritorioj koincidas. La Mallongfingra certio preferas deciduajn arbojn kaj pli malaltajn altitudojn ol sia parenco en tiuj koincidaj areoj. Kvankam ili estas kutime loĝantaj birdoj, vagantoj povas foresti la reproduktan teritorion.
Mallongfingra certio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallongfingra certio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Certhia brachydactyla (Brehm, 1820) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Mallongfingra certio estas unu de la grupo de kvar tre similaj arbogrimpuloj de la Holarkto, inklude la tre rilatan nordamerikan specioj de la Bruna certio,[1] kaj havas kvin subspeciojn diferencajn laŭ aspekto kaj kanto. Kiel aliaj arbogrimpuloj, la Mallongfingra certio estas kamufle bruna supre kaj blankeca sube kaj havas kurbecan bekon kaj rigidajn vostoplumojn. Ili estas loĝantaj birdoj en arbaroj tra sia teritorio, kaj nestumas en arbofendoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj, kie la ino demetas ĉirkaŭ 6 ovojn. Tiu komuna, netimida, sed malfacile videbla specio manĝas ĉefe insektojn kiujn ili plukas el la arbotrunkoj dum la arbogrimpulo ascendas laŭ mallongaj saltetoj.