Longfingra certio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Longfingra certio aŭ Arbara certio, Certhia familiaris, estas eta paserina birdo konata ankaŭ kiel Eŭrazia certio, Komuna certio aŭ en la Brita Insularo kie ĝi estas la ununura vivanta membro de tiu genro, simple certio aŭ arbogrimpulo. Ĝi estas simila al aliaj arbogrimpuloj, kaj havas subenkurbecan bekon, markitajn brunajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kaj longajn rigidajn vostoplumojn kiuj helpas ĝin grimpi supren la arbotrunkojn. Ili povas esti facile distingeblaj el la simila Mallongfingra certio, kiu kunhavas multe de ties teritorio en Eŭropo, danke al la diferencaj kantoj.
Longfingra certio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longfingra certio, subspecio C. f. macrodactyla aŭ C. f. familiaris
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Certhia familiaris (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Longfingra certio havas 9 aŭ pliajn subspeciojn kiuj reproduktiĝas en diversaj partoj de sia teritorio en moderklimata Eŭrazio. Tiu specio troviĝas en ĉiaj arbaroj, sed kie ĝi koincidas kun la Mallongfingra certio en okcidenta Eŭropo ĝi troviĝas plej ofte en arbaroj de koniferoj aŭ je pli altaj altitudoj. Ili nestumas en arbokavaĵoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj kaj akceptas ekzemperojn de la enmetita Giganta sekvojo kiel nestolokoj kie ili estas disponeblaj. La ino ĝenerale demetas 5 aŭ 6 rozkolormakulitajn blankajn ovojn en la kovrita nesto, sed ovoj kaj idoj estas minacataj de atakoj de pegoj kaj mamuloj, inklude sciuroj.
La Longfingra certio estas insektomanĝanto kaj suprengrimpas arbotrunkojn kvazaŭ muso, serĉe de insektoj kiujn ĝi plukas el fendoj en arboŝelo per sia maldika kurveca beko. Ili poste flugas al la bazon de alia arbo per specifa vaganta flugmaniero. Tiu birdo estas solema vintre, sed multaj formas komunajn ripozejojn dum malvarma vetero.