Certiedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Certiedoj (Certhidae), grimpuloj, arbogrimpuloj aŭ certioj estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).
Certiedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Certhia familiaris | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj arbogrimpantoj estas malgrandaj kaj havas kurban pinĉiletoforman bekon. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj kaj araneoj kiujn ili trovas en arbofendetoj. Iliaj kovejoj estas fendegoj de arbotrunkoj aŭ troviĝas post disstaranta arboŝelo.
Ili disvastiĝas en arbaraj regionoj de la Norda Hemisfero kaj subsahara Afriko. La familio enhavas dek speciojn en du genroj, nome Certhia kaj Salpornis. Ties plumaro estas sablokolora, kaj kiel ties dua popola nomo (grimpuloj aŭ arbogrimpuloj) implicas, ili grimpas sur la surfaco de arboj serxe de manĝajoj.