Makulhieno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makulhieno aŭ Punktohieno (Crocuta crocuta), konata ankaŭ kiel ridhieno,[2] estas specio de hieno, nuntempe klasita kiel sola membro de la genro Crocuta, indiĝena de Sub-Sahara Afriko. Ĝi estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN pro ties ampleksa teritorio kaj grandaj nombroj ĉirkaŭkalkulitaj inter 27,000 kaj 47,000 individuoj.[1] La specio tamen suferas malpliiĝon ekster protektitaj areoj pro habitatoperdo kaj ŝtelĉasado.[1] La specio povus esti origina en Azio,[3] kaj iam ĝi havis teritorion tra Eŭropo dum almenaŭ unu miliono da jaroj ĝis la fino de la fina Pleistoceno.[4] La Makulhieno estas la plej granda konata membro de Hienedoj, kaj estas pli distinga fizike el aliaj specioj pro sia svage urseca aspekto,[5] sia rondoformaj oreloj,[6] sia malpli elstara kapohararo, sia punkteca felo,[7] sia pli duoblacela dentaro,[8] siaj pli malgrandaj mampintoj[9] kaj havo de falsa peniso ĉe inoj. Ĝi estas la nura mamula specio al kiu mankas ekstera vagina malfermaĵo.[10]
Makulhieno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makulhieno ĉe Mara Triangulo
Spotted Hyaena whoop, recorded in Umfolosi Game Park, South Africa | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Crocuta crocuta Erxleben 1777 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Vivregiono de Makulhieno | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||