Johann Christian Polycarp Erxleben
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Christian Polycarp ERXLEBEN (22-a de junio 1744 - 19-a de aŭgusto 1777) estis germana naturalisto el Quedlinburg.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Johann Christian Polycarp Erxleben | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Johann Christian Polycarp Erxleben | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1744 (1744-06-22) en Quedlinburg | |
Morto | 19-an de aŭgusto 1777 (1777-08-19) (33-jaraĝa) en Göttingen | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | |
Familio | ||
Patrino | Dorothea Christiane Erxleben vd | |
Gefratoj | Johann Heinrich Christian Erxleben vd | |
Profesio | ||
Okupo | natursciencisto • bestokuracisto • kuracisto • universitata instruisto • entomologo • fizikisto vd | |
Laborkampo | veterinara medicino • medicino vd | |
Doktoreca konsilisto | Abraham Gotthelf Kästner vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Systema regni animalis per classes, ordines, genera, species, varietates cum synonymia et historia animalium. Classis I. Mammalia vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Erxleben estis profesoro de fiziko kaj bestokuracado ĉe la Universitato de Göttingen. Li verkis Anfangsgründe der Naturlehre (1772) kaj Systema regni animalis (1777). Li estis fondinto de la unua kaj plej malnova akademia Bestokuracada Lernejo en Germanio, nome Instituto de Bestokuracado, en 1771.
Li estis la filo de Dorothea Christiane Erxleben, kiu estis la unua virino en Germanio kiu iĝis kuracisto.