Ngorongoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ngorongoro estas ampleksa protektita areo etendiĝanta inter muroj de grandega kaldero, kiu fakte estas pramalnova estingiĝinta vulkano en la norda Tanzanio. La preciza situo de tiu ĉi "oka mirindaĵo de la mondo" estas 180 km okcidente de urbo Arusha. La fundo de kaldero situas en alteco de 1800 m. En la kaldero kun areo de 260 km² estas la plej granda koncentriĝo de libere vivantaj afrikaj bestoj. Vivas ĉi tie proksimume 30000 unuopuloj. La tuta ŝirmata regiono havas areon de 8288 km²
Rapidaj faktoj protektata areo, Monda heredaĵo ...
Ngorongoro | ||||
---|---|---|---|---|
angle Ngorongoro Conservation Area | ||||
Ngorongoro. | ||||
protektata areo | ||||
La plej alta punkto | Mount Loolmalasin (3 648 m) | |||
Supra tutaĵo | Vulkanaj montoj | |||
Najbaraj tutaĵoj | Kibo Arusha Granda Rifto | |||
Kontinento | Afriko | |||
Situo | Tanzanio | |||
Geografia situo | 3° 11′ S, 35° 34′ O (mapo)-3.183333333333335.566666666667 f1 | |||
Mineraloj | erupciaĵoj | |||
Akvejo | Lago Natrono | |||
Monda heredaĵo | ||||
Bestaro sur savano interne de kratero Ngorongoro | ||||
Lando | Tanzanio | |||
Tipo | miksa | |||
Surfaco | 809.440 | |||
Kriterioj | (iv) (vii) (viii) (ix) (x) | |||
Fonto | 39bis | |||
Regiono** | Afriko | |||
Registra historio | ||||
Registrado | 1979 (3-a sesio) | |||
Jaro de etendo | 2010 | |||
Ruĝa listo | 1984–1989 | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Tanzanio
| ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||||
Fermi