Metro
mezurunuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Metro (simbolo: m) estas la baza unuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj (SI).
Rapidaj faktoj Mezurunuaro, Fizika grando ...
Metro | |
---|---|
baza mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de longo • kohera mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj • baza unuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro | |
Mezurunuaro | Internacia Sistemo de Unuoj |
Fizika grando | Longeco |
Simbolo | m |
Nuna difino | vidu diskuton |
Dato de difino | unua oficiala 1791, lasta 1983 |
Fermi
Ĉi tiu artikolo temas pri unu de longo. Por sistemo de publika transporto rigardu la paĝon Metroo. |
Tiu longo-unuo donis nomon al tuta sistemo de mezurado, la metra sistemo, kiu baziĝas sur strikte difinitaj bazaj unuoj kaj ties dekobloj kaj dekonoj, centobloj kaj centonoj, milobloj kaj milonoj, kaj tiel plu, kaj kiu realiĝas en iom diferencaj versioj, nuntempe ĉefe en la Sistemo Internacia. La metra sistemo estas aprobita en la tuta mondo kaj praktike uzata preskaŭ ĉie ekster Usono.
La vorto metro deriviĝas de la malnova-greka vorto μέτρον [metron], kiu signifas "mezur(il)o".