Kortesoj de Leono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kortesoj de Leono[1] de 1188 estis parlamenta kunsido okazinta dum la printempo de tiu jaro, komence de la regado de Alfonso la 9-a de Leono, en la klostro de la Baziliko San Isidoro de Leono, kaj tiel komunikas ĝin la monarko al la ĉefepiskopo de Kompostelo. En 2013, Unesko agnoskis ilin en la Programo Memoro de la Mondo kiel «la dokumenta atestilo plej antikva de la eŭropa parlamenta sistemo».[2][3]
La Kortesoj estis konstituitaj laŭ du sociaj tavoloj nome la jenaj:
- Privilegiuloj: nome kleruloj kaj nobeloj.
- Neprivilegiuloj: la reprezentantoj de la urboj.
La privilegiuloj aperis kiel dialogo inter la reĝo kaj la eklezia hierarkio, unuflanke, kaj la reprezentantoj de la urboj aliflanke, sen postulo por ke ĉiu tavolo povas kunsidi aparte. La akcepto de popolaj kaj civitanaj elementoj rilatis nur al ekonomiaj necesoj.
Dum la kunsido oni agnoskis la netuŝeblecon de la hejmo, de la poŝto, la neceson por la reĝo kunvoki Kortesojn por fari militon aŭ deklari pacon, kaj oni garantiis nombrajn individuajn kaj kolektivajn rajtojn.