Felix Weingartner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Felix WEINGARTNER, Edler[1] von Münzberg (2a de Junio 1863 - 7a de Majo 1942) estis aŭstria dirigento, komponisto kaj pianisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Felix Weingartner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1863 (1863-06-02) en Zadar |
Morto | 7-an de majo 1942 (1942-05-07) (78-jaraĝa) en Vinterturo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Cislajtio • Unua Respubliko Aŭstrio • Federacia Ŝtato Aŭstrio • Nazia Germanio |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko |
Familio | |
Edz(in)o | Betty Callish • Lucille Marcel • Carmen Studer • Feodora von Dreifus |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto de klasika muziko • pianisto • muzikologo • verkisto • komponisto |
Fermi
En 1881 li iris al Leipzig studi filozofion, sed tuj dediĉis sin tute al muziko, enirante en konservatorion en 1883 kaj studante en Vajmaro kiel unu el la lastaj disĉiploj de Franz Liszt. En 1884, li iĝis la dirigento de la Operejo de Königsberg. El 1885 al 1887 li estis Kapelmajstro en Danzig, poste en Hamburgo ĝis 1889, kaj en Mannheim ĝis 1891. El tiu jaro, li estis Kapellmeister de la Reĝa Operejo kaj dirigento de simfoniaj koncertoj en Berlino. Li eventuale rezignis el la opera posteno dum pluis dirigenti simfoniajn koncertojn, kaj poste setlis en Munkeno.