Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (germane Hochschule für Musik und Theater „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Leipzig) estas ŝtata altlernejo en Lepsiko. Ĝin fondis en la jaro 1843 la dirigento de la Gewandhaus-orkestro, komponisto kaj pianisto Felix Mendelssohn Bartholdy (1809–1847) kiel Conservatorium der Musik (Konservatorio), kaj tiel estas unu el la plej malnovaj muzikaltlernejoj en Germanio. Rapide la altlernejo evoluis al unu el la plej renomaj en Eŭropo.[1]
Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • teatra lernejo • konservatorio | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 2-a de aprilo 1843 | ||||
fondinto(j) | Felix Mendelssohn Bartholdy vd | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 20′ 0″ N, 12° 22′ 5″ O (mapo)51.333312.3681 | ||||
lando | Germanio | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 992 vd (stato: 2014) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • finc • Konferenco de Altlernejaj Rektoroj • Rektorenkonferenz der deutschen Musikhochschulen vd | |||||
| |||||
| |||||
La institucio loĝigas la tradiciriĉan eklezimuzika instituto, kiun fondis la Thomas-kantoro kaj orgenisto Karl Straube (1873–1950) en la jaro 1919. La muzikaltlernejo de Lepsiko ricevis en 1972 honore al sia fondinto lian nomon. En la jaro 1992 oni enigis en ĝin la Teatro-Altlernejo „Hans Otto“ Leipzig, la unua teatro-altlernejo de Germanio.
Malvasta ligo inter edukado kaj praktiko ekzistas rilate la Gewandhaus zu Leipzig kaj la Opero je Lepsiko, samkiel la mezgermaniaj teatroj Städtisches Theater Chemnitz, Staatsschauspiel Dresden, Neues Theater Halle, Schauspiel Leipzig kaj Deutsches Nationaltheater (DNT) en Vejmaro).[2]