Absinttrinkaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Absinttrinkaĵo (aŭ absinto laŭ la PIV) estas forte alkoholita anizgusta brando ellaborita baze de aromherbaj ekstraktoj inkluzive tiu de Artemisia absinthium aŭ blanka absinto. La likvo nature aspektas verdkolora sed povas esti artefarite kolorigita aŭ senkolorigita, por pli da allogeco. Ĝin oni ofte kromnomas «la verda feo».
Kvankam oni erare nomas ĝin «likvoro»[1], absinttrinkaĵon oni enboteligas sen sukero kaj do estas ordigita kiel brando. Absintaĵo estas escepta inter brandoj pro ties alta alkoholprocento (ordinare inter 70% kaj 90%), sed estas diluata per akvo kaj dolĉigebla per sukero antaŭ trinkado. Ĝi estas forte spica, sektipa, iom amara trinkaĵo.
Absintaĵo devenas de Svisio. Tamen, ĝi estas pli konita pro sia populareco kiel alkoholaĵo en malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcenta Francio, aparte en parizaj artistaj rondoj. Parte pro asocio kun cigana kulturo, absintaĵon misfamigis konservativuloj kaj prohibiciuloj. Charles Baudelaire, Paul Verlaine, Arthur Rimbaud, Edgar Allan Poe, Henri de Toulouse-Lautrec, Vincent Van Gogh, Oscar Wilde kaj Aleister Crowley, ĉiuj estis eminentaj «malbonuloj» de tiu tempo, kiuj estis (aŭ estis opiniataj) devotuloj de la verda feo.
Kontraŭuloj primallaŭdis ĝin kiel danĝere dependiganta, psikotropa veneno[2]. Oni aparte kulpigis kemiaĵon tujono, trovebla en malgrandaj dozoj, pri estigo de maldezirindaj efikoj kiel halucinado, malfekundeco aŭ cerbaj problemoj. Ĉirkaŭ 1915, absintaĵon malpermesis pluraj landoj kiel Usono kaj plejparto de eŭropaj regnoj. Male, aliaj landoj, en kiuj absinto ne estis uzata en granda kvanto, kiel Britio, Hispanio, Portugalio aŭ la Aŭstra-hungara imperio, neniam malpermesis la drinkaĵon. Malgraŭ ĝenerala suspektemo nenia pruvo apogis la hipotezon, ke absinto estas pli malutila ol ordinara alkoholaĵo. Ĝiaj psikotropaj ecoj, krom tiuj de etanolo, estis tutsimple troigitaj.
Intereso por absintaĵo notinde revigliĝis dum la 1990-oj, ekde kiam landoj en Eŭropa Unio decidis relicigi ĝian fabrikadon kaj vendadon. En februaro 2008, preskaŭ 200 absintaĵaj markoj estis produktataj en dek-duo da landoj, ĉefe Francio, Svisio, Hispanio kaj Ĉeĥio.