Ĉenabo
rivero en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Ĉenabo estas grava rivero de Barato kaj Pakistano. Ĝi formiĝas en supra Himalajo en la distrikto Lahaul kaj Spiti de Himaĉal-Pradeŝo, Barato, kaj fluas tra la regiono Ĝamuo kaj Kaŝmiro en la ebenaĵojn de Panĝabo, Pakistano. La akvoj de la rivero Ĉenabo venas al Pakistano laŭ la terminoj de la Indusakva Traktato.[1][2]
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Ĉenabo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 960 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Himaĉal-Pradeŝo |
Fermi
Aleksandro la Granda laŭdire fondis la urbon Aleksandrio Surindusa (nuntempa Uĉ Ŝarif aŭ Mithankot aŭ Ĉaĉaran en Pakistano) ĉe la kunfluejo de Induso kaj la kombina fluado de la panĝabaj riveroj (nuntempe konata kiel Panjnad Rivero).[3]