Ĝamuo kaj Kaŝmiro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝamuo kaj Kaŝmiro estis la plej norda gubernio de Barato. Plejparte lokita en la montaro Himalaja, Ĝamuo kaj Kashmiro dividas limojn kun la gubernioj Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo (sude), Sendependa Kaŝmiro de Pakistano (okcidente), Nordaj regionoj (norde), kaj Popola Respubliko de Ĉinio (norde kaj oriente). La teritorio de Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas disputata inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano, kaj estas nomata de Pakistano "Barate okupita Kaŝmiro". Siaflanke Barato priskribas la regionon administratan de Pakistano "Pakistane okupita Kaŝmiro".
Oni proponas alinomi la artikolon «Ĝamuo kaj Kaŝmiro» al «Ĝamuo kaj Kaŝmiro (subŝtato)». Kialo: malfondiĝis en 2019. Tial eĉ necesas aparta nova artikolo pri du uniaj teritorioj.. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
w1
Ĝamuo kaj Kaŝmiro | |
---|---|
Origina nomo | जोम त् कशीर جۄم تہٕ کٔشِیر |
ŝtato de Barato • eksa administra teritoria unuo | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Srinagaro kaj Ĝamuo |
Politiko | |
Estro | Mehbooba Mufti (ekde 4-a de aprilo 2016) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Urdua |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 12 541 302 |
Loĝdenso | 124 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 101 387 km² (10 138 700 ha) |
Ĝamuo kaj Kaŝmiro sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 32° 42′ 0″ N, 74° 54′ 0″ O (mapo)32.774.9 |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-JK |
Eksteraj paĝoj | |
jk | |
La kategorio en la Komunejo | Ĝamuo kaj Kaŝmiro [+] |
Ĝamuo kaj Kaŝmiro konsistas el tri regionoj: Ĝamuo, la valo Kaŝmiro, kaj Ladako. Srinagaro estas la somera ĉefurbo, kaj Ĝamuo ĝia vintra ĉefurbo. La kaŝmira valo, ofte nomata "Surtera paradizo", famiĝas pro la bela montara pejzaĝo, kaj la multegaj sanktejoj de Ĝamuo allogas ĉiujare dekmilojn da hinduaj kaj islamanaj pilgrimoj. Ladako, kiu ankaŭ nomiĝas "Malgranda Tibeto", estas renoma pro sia montara beleco, kaj la budhisma kulturo.