Vevey
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vevey ([vəvɛ] aŭ [vːɛ], en la loka dialekto: [vəˈvaːɛ̆])[1] estas la ĉefurbo de la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut kaj politika komunumo en la svisa kanton Vaŭdo. Dum la romia epoko la urbo nomiĝis Vibiscus/Viviscus. Ĝi havis 17109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 18555 ĝis la 31-a de decembro 2012.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Vevey (stacidomo) kaj Vevey-Funi (stacidomo). |
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando, Ĝemelurboj ...
Vevey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Vevey | |||||
Vevey vidita de la lago | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut | ||||
Koordinatoj | (554160 / 145490) | ||||
Nombro de loĝantoj | 18555 | ||||
Areo | 2,38 km² | ||||
Alteco | 383 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1800 | ||||
Komunumkodo | 5890 | ||||
Mapo pri la situo de Vevey en la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut | |||||
Fermi
La urbo ĉe la nordorienta bordo de la Lago Lemano (ankaŭ "Ĝeneva Lago") antaŭe estis grava komercejo kaj profitis en la 19-a jarcento pro la disvolvo de industrio kaj turismo, kiuj ĝis hodiaŭ estas la ĉefaj kolonoj de la ekonomio. Konata la urbo ankaŭ estas kiel sidejo de la firmao Nestlé SA.