Valentin Krautwald
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valentin KRAUTWALD (n. en 1490 en Travná - m. en 1545 en Liegnitz) estis germanlingva teologo, helenisto kaj humanisto, profunda admiranto de Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj Erasmo de Roterdamo (1467-1536), amiko kaj disĉiplo de Kaspar Schwenckfeld (1489-1561)[1]. En 1514, li estis nomumita sekretario de la episkopo de Breslau, Jakob von Salza (1481-1539).
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Valentin Krautwald | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1490 en Krautenwalde, nune Travná, princlando Neisse, Landoj de Krono Ĉeĥa | |
Morto | 5-a de septembro 1545 en Liegnitz, duklando Liegnitz, Landoj de Krono Ĉeĥa | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Krakovo (1506-1509) | |
Profesio | ||
Okupo | teologo Protestanta reformisto humanisto vd | |
Aktiva en | Vroclavo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
En 1523, Friedrich la 2-a (1480-1557), duko de Liegnitz, invitis lin por okupi la katedron de teologio en la Katedralo de la Sankta Tombo[2], en Liegnitz, kie li instruis sep jarojn. Liaj instruoj ekkonfliktis kun tiuj de Marteno Lutero (1483-1546), kiu, en 1526, sendis al li leteron, petante ke li ŝanĝu siajn konceptojn aŭ "ne plu nomu ilin fratoj"[3].