Kaspar Schwenckfeld
From Wikipedia, the free encyclopedia
Caspar von Schwenckfeld von Ossig (1489-1561) estis germana teologo, reformatoro kaj predikisto, unu el la unuaj enkonduki la reformacion en Silezio, pere de la influoj ricevitaj de Thomas Müntzer (1489-1525) kaj Andreo Bodenstein[1] (1486-1541). Tamen li disvolvis siajn proprajn ideojn kaj troviĝis malakorde kun Marteno Lutero (1483-1546) pri la eŭkaristio[2]. Li havis siajn propraj ideojn ankaŭ pri la sakramentoj[3], kiujn li disvolvis kune kun sia kolego Valentino Kratoaldo (1490-1545). Liaj sekvantoj kreis novan sekton, kiu estis malpermesita en Germanio, sed kies ideoj influis la anabaptismon, la puritanismon[4] en Anglio kaj la pietismon[5], movado kreita de Filipo Jakobo Spenero (1635-1705).
Rapidaj faktoj Kasparo Ŝvenkfeldo(1489-1561), Persona informo ...
Kasparo Ŝvenkfeldo (1489-1561) | ||
---|---|---|
germana teologo kaj reformatoro. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1489 en Ossig, apud Lubin, Pollando | |
Morto | 10-a de decembro 1561 en Ulm, Germanio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | disenterio vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Kolonjo Universitato de Frankfurto ĉe Odro | |
Profesio | ||
Alia nomo | Rufus Sarmentarius • Kaspar Gryseneggerus • Kaspar Greysenecker vd | |
Okupo | teologo mistikulo Protestanta reformisto filozofo verkisto vd | |
Laborkampo | teologio • Reformacio • mistikismo • religia teksto vd | |
Aktiva en | Frankfurto ĉe Odro • Kolonjo • Legnica • Strasburgo • Ulm vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi