Valderrubio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valderrubio [baldeRUbjo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Granada, sude de Hispanio. La nomo signifas "Valo de Blondulo" aŭ "Flava valo". El okazaĵo okazinta en Valderrubio la fama poeto Federico García Lorca inspiriĝis por krei la intrigon de unu el siaj plej bonkvalitaj teatraĵoj: nome La casa de Bernarda Alba (La domo de Bernarda Alba).[1]
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Valderrubio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 060 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 313 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 14′ N, 3° 49′ U (mapo)37.234444444444-3.8236111111111 [+] | ||
Alto | 550 m [+] | ||
Areo | 6,59 km² ( 659 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valderrubio [+] | |||
Fermi
Ĝi estas en la okcidenta parto de la komarko Vega de Granada, lime kun la municipoj Pinos Puente kaj Íllora, kvankam nur mallarĝa strio de 100 metroj longa apartigas ĝin disde la rivero Cubillas, kiu estas la limo inter Pinos kaj Fuente Vaqueros. Aliaj proksimaj lokoj estas Escóznar, Zujaira, Casanueva kaj Láchar.