Ticiano
itala pentristo (1490–1576) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiziano VECELLI aŭ Tiziano VECELLIO (naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto) ĉirkaŭ 1485 - mortis en Venecio la 27-an de aŭgusto 1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, estis fama venecia pentristo de la Renesanco. Unu el la plej famaj en Eŭropo siatempe, kaj la plej granda el la veneciaj artistoj post la morto de sia instruisto Giovanni Bellini.
Ticiano | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Veccellio, Tiziano |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1485 en Pieve di Cadore, Venecia respubliko |
Morto | 27-an de aŭgusto 1576 (1576-08-27) en Venecio, Venecia respubliko |
Mortokialo | pesto |
Tombo | Sankta Maria Glorplena de la Fratoj |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Gregorio Vecellio |
Frat(in)oj | Francesco Vecellio • Tommaso Vecellio |
Edz(in)o | Cecilia Soldano |
Infanoj | Orazio Vecellio • Tizianello • Lavinia Vecellio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto • konstrua desegnisto • gravuristo |
Verkoj | Woman with a Mirror Kronado de Kristo kun dornoj Madono de la Kuniklo Venuso de Urbino Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg Pope Paul III and His Grandsons Tarquin and Lucretia |
Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko.
Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiaj aŭ religiaj temoj.
La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.
La riĉaj kaj nobelaj familioj de Italio, la reĝoj de Eŭropo kaj eĉ imperiestro Karolo la 5-a (de la Habsburgoj) fieris aĉeti liajn pentraĵojn.
Post la morto de Sebastiano del Piombo kaj sekvita de la morto de Giorgione, li restis la granda kaj altranga Ticiano de la pentristoj de Venecio kaj sendube regis pri la venecia arta mondo dum ĉirkaŭ 60 jaroj.
Laŭ li, li ekkomprenis nur fine de sia vivo, kion signifis la pentrarto.