Szczecin
havenurbo en Pollando, ĉefurbo de Okcidentpomeria Provinco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Szczecin (pole /ˈʂt͡ʂɛ.t͡ɕin/ sondosiero; kaŝube Szczecëno; esperante Ŝtetino[1][2] aŭ Ŝĉecino[3]; germane kaj svede Stettin; latine Sedinum aŭ Stetinum) estas urbo en Pollando, la ĉefurbo de la pola provinco Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) kaj situas 120 km nordoriente de Berlino. La urbo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1200 el du najbaraj germanlingvaj setlejoj kaj dum la jaro 1243 ekhavis urbajn rajtojn. Ekde tiam, dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo hanso kaj estis germanlingva dum sep jarcentoj, ĝis dum la jaro 1945, sekve de la decidoj faritaj post la Dua Mondmilito, la sovetiaj aliancanoj cedis ĝin al Pollando.
Rapidaj faktoj Urbo, Provinco ...
Szczecin | |||
pole Szczecin, germane Stettin | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Szczecin | |||
Moto: Szczecin jest otwarty pl | |||
Urbo | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Okcidentpomeria Provinco | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Szczecin | ||
- koordinatoj | 53° 26′ 17″ N 14° 32′ 32″ O (mapo) | ||
Areo | 300,83 km² (30 083 ha) | ||
Loĝantaro | 411 125 (2006) | ||
Denseco | 1 366,64 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 9-a jarcento | ||
Urbestro | Piotr Krzystek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 80-008 - 80-958 | ||
aŭtokodo | ZS | ||
tel. antaŭkodo | (+48) 91 | ||
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
| |||
Vikimedia Komunejo: Szczecin | |||
Retpaĝo: www.szczecin.eu | |||
Portalo pri Pollando | |||
Fermi