Saŭriskioj
ordo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saŭriskioj[1] (Saurischia) estas ordo de dinosaŭroj. La nomo "saŭriskio" venas de la malnovgrekaj vortoj σαυρος 'lacerto' kaj ισχιον 'kokso'. La "lacert-koksaj" saŭriskioj distingiĝas disde la "bird-koksaj" ornitiskioj per tio ke ili konservas la pratempan aranĝon de la kokso-ostoj. Ĉiuj karnomanĝantaj dinosaŭroj (la teropodoj) estas saŭriskioj, kiel ankaŭ unu el la du grandaj grupoj de herbovoroj, la saŭropodomorfoj. Fine de la kretaceo ĉiuj ne-birdaj saŭriskioj formortis: oni nomas tion la kretacea-tercia formorta evento.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Saŭriskioj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Triaso - kretaceo (ne-birda) | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subordoj | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi