Kretaceo
tria kaj lasta periodo de erao mezozoiko; ĉ. 145–66 milionoj da jaroj antaŭe / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kretaceo estas epoko en la geologia historio de la Tero, la plej juna en Mezozoiko (la "meza" erao post la ekapero de bestoj). Ĝi komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 145 milionoj da jaroj kaj finiĝis antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj. Ĝin sekvis la epoko Paleoceno (parto de Paleogeno), kaj siavice ĝi sekvis Ĵurasion.
Pliaj informoj eono, erao ...
eono | erao | periodo | p | d |
---|---|---|---|---|
fanerozoiko | kenozoiko | kvaternaro | 3 | 3 |
neogeno | 23 | 20 | ||
paleogeno | 66 | 43 | ||
mezozoiko | kretaceo | 145 | 79 | |
ĵurasio | 201 | 56 | ||
triaso | 252 | 51 | ||
paleozoiko | permio | 299 | 47 | |
karbonio | 359 | 60 | ||
devonio | 419 | 60 | ||
silurio | 443 | 24 | ||
ordovicio | 485 | 42 | ||
kambrio | 541 | 56 | ||
proterozoiko | 2500 | 1959 | ||
arĥaiko | 4000 | 1500 | ||
hadaiko | 4600 | 600 |
Fermi
Dum la kretaceo aperas floraj plantoj, evoluas la mamuloj; abundas dinosaŭroj, Globotruncana, Hippurites. Fine de la epoko elmortas la dinosaŭroj, amonitoj, kaj plimulto de rampuloj.