Fanerozoiko
la unua eono, post erao proterozoiko; ĉ. 541–0 milionoj da jaroj antaŭe / From Wikipedia, the free encyclopedia
La fanerozoiko aŭ fanerozoika eono estas la nuna geologia eono en la geologia temposkalo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio, kaj tiu dum kiu abunda besta kaj plantvivo ekzistis. Ĝi kovras 541 milionojn da jaroj ĝis la nuntempo, kaj ĝi komenciĝis kun la kambria periodo kiam bestoj unue evoluigis malmolajn konkojn konservitajn en la fosiliaj registroj. La tempo antaŭ la fanerozoiko, nomita la antaŭkambrio, nun estas dividata je la proterozoiko, arĥaiko kaj la hadaiko.
eono | erao | periodo | p | d |
---|---|---|---|---|
fanerozoiko | kenozoiko | kvaternaro | 3 | 3 |
neogeno | 23 | 20 | ||
paleogeno | 66 | 43 | ||
mezozoiko | kretaceo | 145 | 79 | |
ĵurasio | 201 | 56 | ||
triaso | 252 | 51 | ||
paleozoiko | permio | 299 | 47 | |
karbonio | 359 | 60 | ||
devonio | 419 | 60 | ||
silurio | 443 | 24 | ||
ordovicio | 485 | 42 | ||
kambrio | 541 | 56 | ||
proterozoiko | 2500 | 1959 | ||
arĥaiko | 4000 | 1500 | ||
hadaiko | 4600 | 600 |
La tempoperiodo de la fanerozoiko komenciĝas kun la subita apero de fosiliigitaj signoj de kelkaj bestaj filumoj; la evoluo de tiuj filumoj en diversajn formojn; la apero kaj disvolviĝo de kompleksaj plantoj; la evoluo de fiŝoj; la apero de insektoj kaj kvarpieduloj; kaj la evoluo de moderna faŭno. Plantvivo surtere aperis en la frua Fanerozoika eono. Dum tiu tempoperiodo, tektonaj fortoj kiuj movas la kontinentojn kolektis ilin en ununuran termason konatan kiel Pangeo (la plej lastatempa superkontinento), kiu tiam apartigis en la nunajn kontinentajn termasojn.
- Kategorio Fanerozoiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |