Salvador Dalí
hispana pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Salvador Dalí i Domènech (laŭ oficiala nomo Salvador Domingo Felipe Jacinto Dalí i Domènech, 1a Markizo de Dalí de Púbol, naskiĝis la 11-an de majo 1904 en Figueres, Katalunio, Hispanio, mortis la 23-an de januaro 1989 samloke), konata profesie kiel Salvador Dalí, estis grava kataluna kaj hispana artisto, plej konata pro siaj superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj (foje koŝmaraj) bildoj kun bonega pentrarta kapablo influita de renesancaj majstroj.[1][2] Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imago.
Salvador Dalí | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Salvador Dalí i Domènech | |||||
Naskonomo | Salvador Domingo Felipe Jacinto Dalí i Domènech | ||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1904 (1904-05-11) en Figueres | ||||
Morto | 23-an de januaro 1989 (1989-01-23) (84-jaraĝa) en Figueres | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Tombo | Teatro-Muzeo Dalí vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana • franca • kataluna vd | ||||
Loĝloko | Figueres • Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Salvador Dalí i Cusí vd | ||||
Patrino | Felipa Domènech i Ferrés vd | ||||
Gefratoj | Anna Maria Dalí vd | ||||
Edz(in)o | Gala Dalí (1958–1982) vd | ||||
Amkunulo | Amanda Lear vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Dali, Salvador • Dalí Domènech, Salvador vd | ||||
Okupo | pentristo scenografo filmaktoro ilustristo dizajnisto de juveloj grafikartisto fotisto filmreĝisoro skulptisto scenaristo verkisto aktoro holographer (en) vd | ||||
Laborkampo | pentrado • skulptarto • reĝisorado • juvelarto vd | ||||
Aktiva en | Madrido • Parizo • Mauritshuis • Prinsenhof • Francio • Usono • Hispanio • Tel-Avivo • Singapuro • Manhatano • Delft • Hago vd | ||||
Aktiva dum | 1922–1988 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La persisto de la memoro ❦ Kristo de Sankta Johano de la Kruco ❦ The Sacrament of the Last Supper ❦ La Granda Masturbanto ❦ Mola Konstruaĵo kun Boligitaj Fazeoloj (Antaŭvido de Intercivitana Milito) ❦ La vizaĝo de la milito vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia plej bone konata verko, nome La memorpersisto, estis finigita en aŭgusto 1931. La ampleksa artogamo de Dalí malfermiĝas al repertorio de filmoj, skulptarto, gravurarto, verkado kaj fotografio, foje kunlabore kun ampleksa gamo de artistoj en variego de artokomunikiloj. Li estis ankaŭ bonkapabla desegnisto.[3][4]
Dalí atribuis sian "amon al ĉio kio estas baroka kaj troiga, mian pasion por luksego kaj mian emon al orientaj toloj"[5] al "araba stirpo", postulante ke liaj prauloj estis posteuloj de Maŭroj.[6][7]
Dalí pro sia granda imagopovo, ĝuegis kaj eniris ofte jam ekde sia junaĝo en malkutima kaj grandioza kutimaro. Por kolerigeto de tiuj kiuj alte aprezis lian verkaron kaj iritigo de liaj kritikoj, liaj bizaraj kaj atento-kaptaj publikaj aperoj tre ofte altiris pli da atento ol liaj artaĵoj mem.[6][8]