Ruĝa Listo de la Monda Heredaĵo
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Listo de Monda Heredaĵo en Danĝero aŭ la Ruĝa Listo de la Monda Heredaĵo estas aprobita kaj eldonita ĉiujare de la Komitato de la Monda Heredaĵo laŭ Artikolo 11.4 de Konvencio pri la protektado de Monda Heredaĵo Kultura kaj Natura.[1]
La listo enhavas 53 ejojn situantajn en 33 landoj.[2] Enskriboj en la listo estas endanĝeritaj mondaj heredaĵoj, kiuj bezonas urĝajn intervenojn, specialajn sekurigojn kaj financajn rimedojn, kiuj ebligus kunordigitajn operaciojn de Unesko por certigi reboniĝon kaj bonan staton de la objektoj.