Komitato de la Monda Heredaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monda Heredaĵa Komitato (angle World Heritage Committee) estas la grupo kiu decidas pri la lokoj kiuj estu enlistigitaj kiel Mondaj Heredaĵaj Ejoj de UNESKO. Ĝi certigas ke la interkonsentoj faritaj en la Konvencio pri Monda Heredaĵo estas sekvataj. Ĝi ankaŭ decidas kiel la mono en la Fonduso pri Monda Heredaĵo estas elspezata. La komitato havas 21 membrojn kiuj estas elektitaj de la 188 landoj kiuj konsentis kun la Konvencio pri Monda Heredaĵo.[1]
Komitato de la Monda Heredaĵo | ||
---|---|---|
komisiono | ||
Komenco | 1977 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Laŭ la Konvencio pri Monda Heredaĵo, komitataj membroj estas elektitaj por ses jaroj. Tamen multaj de la reprezentantoj elektas esti en la komitato por sole kvar jaroj. Tio ĉi donas al pli da landoj la ŝancon partopreni. Ĉe la 15-a Ĝenerala Asembleo (2005) ĉiuj komitataj membroj konsentis servi por nur kvar jaroj.