Robert Fulton
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert FULTON (14a de Novembro, 1765 – 24a de Februaro, 1815) estis usona inĝeniero kaj inventisto al kiu ĝenerale oni atribuas la disvolvon de la unua komerce sukcesa vaporŝipo de la mondo, nome la North River Steamboat (konata ankaŭ kiel Clermont). En 1807, tiu vaporŝipo navigis laŭ la rivero Hudsono portante pasaĝerojn el Novjorko ĝis Albany kaj reen, nome veturado de 300 marmejloj (560 kilometroj), en 62 horoj. Clermont estis ekipita ankoraŭ per veloj. Ĝi atingis la rapidon de 4,5 knotoj (8,3 km/h) kaj estis uzata poste inter Novjorko kaj Albany kiel linia veturŝipo sur la rivero Hudson. Ĝi faris la vojon dum kvarona tempo ol la velŝipoj. La sukceso de lia vaporŝipo ŝanĝis la rivertrafikon kaj la komercon en la ĉefaj usonaj riveroj.
Robert Fulton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1765 (1765-11-14) en Little Britain Township |
Morto | 24-an de februaro 1815 (1815-02-24) (49-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Trinity Church Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Harriet Livingston Fulton (en) |
Infano | Julia Fulton Blight (en) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero pentristo inventisto sciencisto |
En 1800, Fulton estis komisiita de Napoleon Bonaparte, jam estro de Francio, por klopodoj cele al desegnado de submarŝipo; li itam produktis la Nautilus, nome unua praktika submarŝipo de la historio.[1] Al Fulton oni atribuas ankaŭ la inventadon de kelkaj el la plej fruaj mar-torpedoj de la mondo por uzado de la Royal Navy.[2]
Fulton interesiĝis por vapormaŝinoj kaj la ideo de vaporŝipoj jam en 1777 kiam li estis nur ĉirkaŭ 12-jaraĝa kaj vizitis la ŝtatan delegiton William Henry de Lancaster (Pensilvanio), kiu estis interesita en tiu afero. Henry estis ekkonante prie el inventisto James Watt kaj de lia vapormaŝino dum pli frua vizito al Anglio.