James Watt
From Wikipedia, the free encyclopedia
James WATT [pron: Ĝejms Ŭat], esperantigita VATO aŭ VATTO (naskiĝis la 19-an de januaro 1736, mortis la 19-an de aŭgusto 1819), membro de la RSL kaj de la RSE, estis skota maŝinkonstruisto, mekanika inĝeniero kaj inventisto. Li konstruis la unuan vaste uzeblan vapormaŝinon. Fakte liaj plibonigoj faritaj al la maŝino de Newcomen estis fundamenta al la ŝanĝoj alportitaj de la Industria Revolucio, kaj en lia denaska Granda Britio kaj en la cetero de la mondo.
Ĉi tiu artikolo temas pri inventisto. Por unuo de povumo rigardu la paĝon Vato (mezurunuo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Vato. |
James Watt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
James Watt | |||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1736 (1736-01-19) en Greenock, Renfrewshire, Reĝlando de Granda Britio | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 1819 (1819-08-25) (83-jaraĝa) en Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | St Mary's Church vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Glasgovo vd | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Glasgovo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | James Watt vd | ||||
Patrino | Agnes Muirhead vd | ||||
Edz(in)o | Ann McGriigor • Peggy Miller vd | ||||
Infanoj | James Watt • Margaret Watt • Gregory Watt • Janet Watt vd | ||||
Parencoj | Robert Watson-Watt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero • kemiisto • fizikisto • inventisto • entreprenisto • matematikisto • teknikisto vd | ||||
Laborkampo | mekanika inĝenierarto • vapormaŝino • invento • instrumentofaristo vd | ||||
Aktiva en | Glasgovo • Birmingham vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum laborado kiel ilfabrikisto por la Universitato de Glasgovo, Watt interesiĝis en la teknologio de vapormaŝinoj. Li konstatis, ke tiutempaj motordezajnoj elspezis grandan kvanton da energio per ripetita malvarmigo kaj revarmigo de la cilindro. Watt enkondukis motoran plibonigon, nome separatan kondensilon, kiu evitis tiun perdon de energio kaj radikale plibonigis la energion, meĥanikan efikecon, kaj kost-efikecon de vapormaŝinoj. Eventuale li adaptis sian motoron por produkti turnan movon, ege plilarĝigante ties uzadon krom por pumpiloj.
Watt klopodis komercigi sian inventon, sed li spertis grandajn financajn malfacilaĵojn ĝis li eniris al partnerecon kun Matthew Boulton en 1775. La nova firmao Boulton and Watt estis eventuale tre sukcesa kaj Watt riĉiĝis. En sia retireco, Watt pludisvolvigis novajn inventojn kvankam neniu estis tiom grava kion lia vapormaŝino. Li mortiĝis en 1819 je aĝo de 83.
Li disvolvigis la koncepton de ĉevalpovo,[1] kaj la mezurunuo establita de la internacia sistemo de unuoj kiel unuo de energio nome vato estas nomata laŭ li.