Glasgovo
urbo en Skotlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glasgovo, foje ankaŭ Glasgo (angle: Glasgow [GLAZgo], skotgaele Glaschu [KLAsaĥu], skote Glesga [GLEZga]) estas la plej granda urbo de Skotlando kaj la kvara urbo en Britio kun la plej altnombra loĝantaro (post Londono, Birmingham kaj Leeds). Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.
Glasgovo | ||
skotgaele Glaschu, skote Glesga, angle Glasgow | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Glasgow | ||
Moto: Let Glasgow Flourish | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
---|---|---|
Konstitucia lando | Skotlando | |
Riveroj | Clyde, Kelvin | |
Situo | Glasgovo | |
- koordinatoj | 55° 51′ 32″ N 04° 15′ 35″ U (mapo) | |
Areo | 175,5 km² (17 550 ha) | |
Loĝantaro | 580 690 (2006) | |
Denseco | 3 308,77 loĝ./km² | |
Fondo | 6-a jarcento | |
- estiĝo de urbo | 1175 | |
Urbestrino | Liz Cameron | |
Horzono | OET (UTC+0) | |
- somera tempo | OEST (UTC+1) | |
Poŝtkodo | G1-G81 | |
Telefona antaŭkodo | +421-0141 | |
ISO-3166 | GB-GLG | |
Situo de Glasgovo enkadre de Skotlando
| ||
Vikimedia Komunejo: Glasgow | ||
Retpaĝo: www.glasgow.gov.uk | ||
La urbo estas la kvina plej populara turistloko en Britio. Ĝi ankaŭ estas unu el la dek ses plej grandaj financaj centroj de Eŭropo kaj enhavas multajn el la plej grandaj entreprenaj ĉefsidejoj de Skotlando kaj estas tial grava parto de la UK-ekonomio.
En la lastaj jaroj, la plej multaj el la domoj spertis fasadajn renovigadojn kaj reakiris siajn originajn kolorojn. Elstaraj modernaj konstruaĵoj en Glasgovo inkludas la Glasgow Royal Concert Hall, la Glasgovan Sciencocentron kaj la Skotan Ekspozician kaj Konferencan Centron, kun la Clyde Auditorium dezajnita fare de Norman Foster.
Glasgovo estis la gastiganta urbo de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de la UN (COP26) en 2021.