Reĝlando Danio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La reĝlando Danujo aŭ reĝlando Danio (dane Kongeriget Danmark, malnove Danmarks Rige) estas konstitucia monarkio kaj komunumo de unu superrega parto kaj du aŭtonomaj partoj: la lando Danujo en norda Eŭropo, la Ferooj en la norda Atlantiko kaj Gronlando en norda Ameriko. La lando Danujo, samnoma kun la tuta reĝlando, estas la superrega parto, kie daŭre troviĝas la resto de la justica, ekzekutiva kaj leĝdona potenco.[1] La aŭtonomaj regnopartoj Gronlando kaj Ferooj havas proprajn parlamentojn, kaj aldone havas po du parlamentanojn en la tut-reĝlanda parlamento Folketinget.
La rilato inter la anaj regnopartoj nomiĝas Rigsfællesskabet (= proks. "regna komunumo").[2]
Laŭ la memrega leĝo de la Ferooj, tiuj insuloj konsistas el popolo ene de la reĝlando. [3]
La memrega leĝo de Gronlando ne enhavas similan difinon, sed priskribas la gronlandan popolon kiel popolo laŭ difino de internacia leĝo havanta rajton de memdecido.[4]
La reĝlando Danujo membriĝis en la Eŭropa Unio. La du aŭtonomaj regnopartoj tamen decidis ne partopreni, tiel do efektive nur la regnoparto Danujo membras en la EU.
Regno(parto) | Loĝantaro | Areo (km²) | Denseco (Loĝ. / km²) | Parlamentanoj |
Reĝlando Danujo | 5 626 011 | 2 220 093 | 2.5 | 179 |
Danujo | 5 519 441 | 43 094 | 127 | 175 |
Ferooj | 49 006 | 1 399 | 34 | 2 |
Gronlando | 57 564 | 2 175 600 | 0.026 | 2 |