Protohistorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Protohistorio rilatas al periodo okazinta inter prahistorio kaj historio. Temas pri periodo dum kiu iu civilizo ankoraŭ ne konas aŭ ne transdonis skribon. Tamen ĝi jam aperas per la skribaĵoj far aliaj civilizacioj. En Eŭropo, la keltoj kaj la ĝermanoj estas rigardataj kiel protohistoriaj popoloj dum aŭtoroj jen grekaj jen latinaj parolas pri ili. Al tiu unua metodologia difino de protohistorio aldoniĝas dua difino kronolgia laŭ kiu ĝi rilatas al periodo inter prahistorio kaj historio (Bronz- kaj Fer-epokoj), kaj tria, ekonomia, laŭ kiu ĝi rilatas al periodo karakterizita de produktado (kontraste kun antaŭa ĉasperiodo).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |