La-Tène-kulturo
arkeologia kulturo de Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La La-Tène-kulturo aŭ La-Tène-epoko (5-a jarcento a.K. ĝis 1-a jarcento a.K.) estas prahistoria epoko, kiu apartenas al la ferepoko kaj en granda kvanto enprenis mediteraneajn - aparte grekajn kaj etruskajn - influojn. La nomo devenas de la loko La Tène en Svislando, kie videbliĝis multaj arkeologiaj trovaĵoj el la epoko.
La loko La Tène estas en distanco de 12 km de la urbo Neuchâtel en franclingva Svislando. Inter la urbo Neuchâtel kaj la Tène situas vilaĝo Hauterive kun muzeo Le Latenium. En tiu muzeo oni prezentas la prahistorion kaj la protohistorion per belegaj muzeaj strategioj.https://latenium.ch/