Por Pli Justa Mondo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Por Pli Justa Mondo (M+J) estas hispana politika partio limigita al nacia medio kaj kreita en 2004, kies ĉefa celo estas, laŭ ties statutoj, la malaperigo de malriĉeco kaj la lukto kontraŭ la malegaleco en la mondo. Ĝi promocias la sendiskutan plenumadon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, la pliigon de la kvanto kaj kvalito de la Oficiala Disvolva Helpo (ODH), la fermon de Centroj de Interniĝo de Fremduloj (hispane CIEs) kaj justajn regulojn en komerca kaj fiska kampo, kaj nacinivele kaj internacie. Ĝi registriĝis en la Registro de Politikaj Partioj de la Ministerio de Interno de Hispanio ekde la 8a de januaro 2004.[1]
Rapidaj faktoj politika partio en Hispanio ...
Por Pli Justa Mondo | |
---|---|
Por Un Mundo Más Justo | |
politika partio en Hispanio | |
Lando | Hispanio |
Estro | Antonio Sieira Mucientes |
Fondiĝo | La 8an de Januaro 2004 |
Ĉefa sidejo | C/ Hermosilla, 20, esc. B, 6º,I, Madrido |
Ideologio | poreŭropismo, naturprotektismo, internaciismo |
Retejo | http://www.porunmundomasjusto.es |
Fermi