Paŭlo de Tarso
kristana apostolo kaj misiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Paŭlo de Tarso (greke: Παῦλος; mortinta inter 65 kaj 67 en Romo) estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro. La tempo de lia naskiĝo ne estas sciata. Pluraj branĉoj de kristanismo, ankaŭ katolikismo, kultas lin kiel sanktulon.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Paŭlo la Ermito. |
Sankta | |||||
Paŭlo de Tarso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Apostolo de paganoj, Apostolo de nacioj | |||||
Sankta Paŭlo skribanta | |||||
Persona informo | |||||
Παῦλος שאול | |||||
Naskonomo | שאול התרסי | ||||
Naskiĝo | 5 – 10 en Tarso | ||||
Morto | 67 en Romo | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Religio | Fariseoj • kristanismo vd | ||||
Lingvoj | antikva greka • hebrea • kojnea greka • latina vd | ||||
Loĝloko | Tarsus • Jerusalemo • Damasko • Antioĥio • Salamis • Pafoso • Antioĥio en Pisidio • Konya • Lystra • Derbe • Alexandria Troas • Filipio • Tesaloniko • Veroia • Ateno • Korinto • Efezo • Mileto • Tiro • Akko • Ĉemara Cezareo • Cidono • Mira • Kaloi Limenes • Sirakuzo • Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • teologo • misiisto • religiulo • rabeno • vojaĝisto • metiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Paŭlaj epistoloj vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | la tuta mondo | ||||
Ĉefsanktejo | Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj en Romo | ||||
Festotago | 29-a de junio, 18-a de julio; 21-a de februaro; 25-a de januaro (turniĝo); 16-a de aprilo (transporto de kapo); 6-a de julio (unua alveno Romon); 1-a de septembro (reakiro de la vidkapablo) | ||||
Atributoj | libro, glavo, tri fontoj | ||||
Patroneco | katolika gazetaro; laboristinoj; teologoj kaj pastraj administrantoj; teksistoj; kontraŭ orelaj malsanoj; kontraŭ spasmoj; kontraŭ serpenta mordo; kontraŭ timo; por pluvo; por fekundeco de kampoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Paŭlo transformis kristanismon, tiam sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% de la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas je 56 % paŭla, je 20 % johana, je 13 % matea, je 11 % petra kaj je malpli ol 1 % ali-origina).
Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas obei la Leĝon de Moseo – la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke Savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejo por la judoj, sed per kredo je Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.
Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo".[1]