Organika kombinaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Organika kombinaĵo estas difinita ĉiu ajn karbona kombinaĵo en kiu tiu elemento ĉeestas oksidiĝa nombro malsupera je a +4. Tial ne eniras en tiu kategorio la karbonata acido kaj ties saloj, aŭ la bikarbonatoj kaj karbonatoj. Ankaŭ la karbona monooksido, kvankam posedanta oksidiĝan nombron malsuperan je a +4 kaj do povas inkluziviĝi en la difino, estas konsiderata neorganika kombinaĵo.
La adjektivo “organika” havas historiajn originojn: antikvajn epokojn, fakte, oni imagis ke la substancoj ekstraktitaj el histoj derivitaj el vivantaj organismoj, bestaj kaj vegetalaj, posedas apartajn propraĵojn devenantajn ĝuste el iliaj “organika” origino kaj ke, tial, esti sintezitaj aŭ esti persintezaj ekvivalentoj egalvaloras esti diferencaj pro malĉeesto de tiuj apartaj kvalitoj.[1] La laboratoria sintezo de ureo en dua duono de 19-a jarcento aranĝita de germana kemiisto Friedrich Wöhler, kaj la konstato ke la sintezita ureo havas la samajn kemiajn kaj fizikajn propraĵojn de tiu ekstraktita el la urino, faligis tiun supozon kaj aldirektis al la nuna difino de “organika kombinaĵo” (1961). De tiam diversaj scienculoj aranĝis aliajn tiaspecajn organikajn kombinaĵojn.
Ĝenerale la organikaj kombinaĵoj estas konstituataj per skeleto de karbono kaj hidrogeno ligantaj iun aliatomon, kiel: oksigeno, sulfuro, fosforo, silicio
En la strukturoj de tiuj kombinaĵoj troviĝas grupoj ripetiĝantaj seriojn de atomoj kaj ligoj kiuj allasas al la molekulo propraĵojn kaj tipajn reakciajn kvalitojn. Tiaj grupoj estas nomataj organika sistemiko.