Estero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estero estas kemia kombinaĵo derivita de acido (organika aŭ neorgaika), en kiu minimume unu hidroksila –OH grupo estas anstataŭigita de alkila –O– grupo. Kutime esteroj estas derivitaj de karboksilata acido kaj alkoholo. La plej gravaj organikaj esteroj estas la grandmolekulaj grasoj kaj oleoj (ili estas ĉefe la estero de glicerino kaj stearinacido, palmitata acido aŭ oleoacido) .
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ester |
La esteroj kombinitaj kun karbonacidoj havas tri grupojn:
- fruktoesteroj. Ili estas malgrandpezaj molekuloj, likvaĵoj bonodoraj, aromaĵoj de la frukto.
- vaksoj (kiel abelvakso, lanolino, spermaceto) estas la esteroj de la grandmolekula (entenas multajn karbonatomojn) grasacido kaj grandmolekula unuvalora (ĝi havas nur unu hidroksilgrupon) alkoholo. Ili estas senodoraj, solidaj materialoj.
- gliceridoj
La plej grava neorganika estero estas la estero de la nitrata acido de la glicerino, la t.n. nitroglicerino.
Ekzemploj: