Nikolao Biezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolaes van Biese (1516-1572), Niklaas Biesius estis belga poeto, filozofo, privata kuracisto de Maksimiliano la 2-a[1] (1564-1576), profesoro pri Medicino en la Universitato de Loveno[2]. Post la unuaj studoj en sia naskiĝurbo, li studis medicinon en la Universitato de Loveno, poste li foriris al Hispanio kie li studis Filozofion kaj Elokventecon en la Universitato de Valencio. Pli malfrue li forvojaĝis al Italio kie doktoriĝis en la Universitato de Sieno, kaj poste li revenis al Loveno, kie la Duko de Alva (1507-1583) lin indikis al katedro en la Universitato. En 1571, la imperiesto Maksimiliano la 2-a lin invitas al Vieno kaj li fariĝas privata kuracisto de la suvereno. Li mortis pro apopleksio en la 28-a de aprilo 1572[3].
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Nikolao Biezo (1516-1572) | ||
---|---|---|
Theoretica Medicina: Libri 6, 1564 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-a de marto 1516 en Gento, Belgio | |
Morto | 25-a de aprilo 1572 en Vieno, Aŭstrio | |
Alma mater | Universitato de Loveno Universitato de Valencio Universitato de Sieno | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi