Neŭra kresto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Neŭra kresto estas aro da ĉeloj, kaj parto de la ektodermo de embrio dum la formiĝo de la neŭra tubo. Ĝi troviĝas inter la epidermo kaj la neŭra tubo. Foje la neŭra kresto ankaŭ nomiĝas la kvara ĝerma tavolo pro ĝia granda graveco. El ĝi povas formiĝi la neŭronoj kaj gliaj ĉeloj de la memstara (aŭtonoma) nerva sistemo, kaj aliaj gravaj ĉeloj.
- Kategorio Neŭra kresto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri biologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |