Glia ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nerva sistemo entenas du specojn de ĉeloj: la nervoĉeloj kaj la gliaj ĉeloj. Diference de la nervĉeloj, tiuj ĉi kapablas plu dividi sin dum la tuta vivo per mitozo. Ili ludas kernan rolon per kontrolado kaj protektado de la nervoĉeloj. Eble ili eĉ rolas en la dissendo de la nerva signalo. La gliaj ĉeloj estas 50 foje pli abundaj ol la nervoĉeloj en la cerbo. La gliaj ĉeloj estis malkovritaj en 1891 de Santiago Ramón y Cajal.